Sint-Andries | |||
---|---|---|---|
kvartalo (1971–) eksa municipo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8200 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 818 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 960 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 12′ N, 3° 11′ O (mapo)51.19723.1803Koordinatoj: 51° 12′ N, 3° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 20,65 km² (2 065 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sint-Andries [+] | |||
Sint-Andries estas vilaĝo en belga provinco Okcidenta Flandrio, antaŭe sendependa komunumo kaj ekde 1971 partkomunumo de la provinca ĉefurbo Bruĝo. Sint-Andries troviĝas okcidente de la historia urbocentro. Origine estis du paroĥoj kaj loĝkernoj, Sint-Baafs (kun patrono Sankta Bavo), proksima al la urbocentro, kaj sude Sint-Andries (kun patronoj Sankta Andreo kaj Sankta Anna). Dum la franca regado la du estis kunigitaj kun la nomo Sint-Andries.
La partkomunumo havas areon de 20,65 km² kaj nombras 19.589 loĝantojn (2012).